Atingopovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atingopovoveturradiuso estas la distanco atingebla de veturilo sen intertempa aldono de ekstera energio al ĝi. Veturiloj kiuj kunprenas ilian energian provizon, havas limigitan atingopovon ĉar la kvanto de energio kunprenebla estas limigita.

Benzinaŭtomobilo kun benzinujo de 40 litroj kaj meza konsumo de 1 litro por 15 kilometroj ekzemple havas atingopovon de 600 kilometroj. Boeing 747 havas flugradiuson de proksimume 13 450 kilometroj (depende de la versio). Tio signifas ke Boeing 747 povas flugi tiun distancon sen aldono de keroseno.

Elektraj aŭtomobiloj[redakti | redakti fonton]

La atingopovon de elektra aŭtomobilo ĉefe estas limigita per la kapacito (kWh) de la akumulatoro, la veturstilo kaj -rapideco kaj la vetero.