Atlanterhavsveien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlantika vojo kun Storseisund-ponto.
La Storseisund-ponto estas la plej longa el la sep Atlantik-vojaj pontoj

La Atlanterhavsveien (Atlantika aŭtovojo) estas la norvega Aŭtovojo 64 kaj etendiĝas en la departemento Møre og Romsdal, inter Molde kaj Kristiansund.

Pli precize, ĝi longas 8274 metrojn inter Vevang en la komunumo Eide kaj sur la insulo situanta Kårvåg en la komunumo Averøy. La vojo estas turisma allogaĵo pro ties ok pontoj tra malgrandaj insuloj. La lokanoj ŝatas ĝin por fiŝkaptado.

Kvankam oni ekplanis la vojkonstruon en 1935, replanigo okazis nur en la 1970-aj jaroj. La konstrulaboroj komenciĝis en 1983, finiĝis en 1989 kaj kostis 122 milionojn da norvegaj kronoj. Por iom reakiri la elspezojn, oni devis pagi vojimposton dum 10 jaroj.