Atlaso (maparo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atlaso laŭ PIV estas bindita kolekto de geografiaj mapoj aŭ, pli ĝenerale, de desegnaĵoj kaj bildoj ilustrantaj apartan temon.

Titolpaĝo de Atlaso el 1645

Geografia atlaso estas tipe mapo de la Tero aŭ ties regiono, sed ekzistas atlasoj de la aliaj planedoj (kaj iliaj satelitoj) en la sunsistemo. Atlasoj estis tradicie ligitaj en libroformo, sed hodiaŭ multaj atlasoj estas en interreto.

La plej fama atlasisto estis Gerardus Mercator, kiu faris atlasojn en 1569, 1578, 1585, 1589, 1595 kaj en 1606.

La geografia atlaso ĝenerale konsistas el 2 partoj. Unue la diversaj mapoj troviĝas, poste estas listo de ĉiuj geografiaj nomoj. La listo montras tion, kio en ĉiu mapo troviĝas. Foje ankaŭ troviĝas tabeloj.

Vidu ankaŭ