Auburn (Vaŝingtonio)
Etoso
Auburn estas urbo plejparte en Kantono King (kun parto ankaŭ en Kantono Pierce), Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona censo de 2010 la enloĝantoj nombris 70 180 homoj. Auburn estas antaŭurbo en la metropola regiono de Seatlo. En 2010 ĝi rangis 14-a inter urboj en Vaŝingtonio laŭ loĝantarnombro.[1]
Auburn tanĝas la urbojn Federal Way, Pacific, kaj Algona okcidente, Sumner sude, nemunicipigita parto de Kantono King oriente, kaj Kent norde. La indiana rezervejo Muckleshoot Indian Reservation situas ene de la urblimo en la suda parto.
Citaĵoj
- ↑ Office of Financial Management. Ofm.wa.gov. Alirita 2010-05-02.