August Šenoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Šenoa

August (Ivan Nepomuk Eduard) Šenoa (origine Skönoa, la 14-an de novembro 1838 ; La 13-an de decembro 1881) estis Kroata romanverkisto, kritikisto, redaktisto, poeto, kaj dramisto.

Li skribis pli ol dek novelojn, inter kiuj la plej rimarkinda estas:

  • Zlatarovo zlato (La Trezoro de l' Oraĵisto, traduko de Fran Kolar-Krom, 1871)
  • Čuvaj se senjske ruke (La Pirato de Senj, 1876)
  • Seljačka buna (La ribelo de la kamparanoj, 1877)
  • Diogenes (1878)

Šenoa estis unu el la plej grandaj kroataj romanverkistoj kaj la verkinto de la populara nacia himno "Živila Hrvatska".

Vivo

Statuo de Aŭgusto Šenoa en Vlaška strato, Zagrebo

Li estis naskita en Zagrebo, tiam parto de la Habsburga Imperio, en Ĉeĥ-German-devena familio. Lia familia nomo estis originale literumita Schönoa. Lia patro estis Alois Schönoa, kal lia patrino estis Terezija Rabacs, a Slovaka virino el Budapesto. Li studis juron en Prago. Li ankaŭ vivis en Vieno, sed revenis al Zagrebo en 1866. Li mortis en Zagrebo je la aĝo de 43.

De 1874 ĝis 1881, li redaktis la literaturan ĵurnalon Vijenac ("Girlando"). Li mortis pro malsano post la Zagreba sismo de 1880.

Laboro

En liaj romanoj, li kunfandis nacian romantismon karakterizita per flosema kaj inventema lingvo kun realismaj bildigoj de la kresko de la burĝeta klaso.

Verkoj tradukitaj en esperanto

Referencoj