Augusta-Viktoria-fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augusta-Viktoria-fondaĵo
organizaĵo por helpado
Komenco 1864 vd
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 12″ O (mapo)50.9816666711.03666667Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 12″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Erfurto
Augusta-Viktoria-fondaĵo (Germanio)
Augusta-Viktoria-fondaĵo (Germanio)
DEC
Augusta-Viktoria-fondaĵo
Augusta-Viktoria-fondaĵo
Map
Augusta-Viktoria-fondaĵo
Jura formo German foundation under civil law
vdr
Ĉefa ejo, nun uzata kiel maljunulejo, Hospital-placo en Erfurto.

La Augusta-Viktoria-fondaĵo (germane Augusta-Viktoria-Stift) estas fondaĵo de publika juro sub la patroneco de la Diakonio en Meza Germanio.

La institucio fondiĝis en 1864 en Erfurto, ĉefa afergvidanto estas Thomas Dewor. La sidejo de la fondaĵo estas en la urbocentro de Erfurto ĉe la Hospital-placo.

Ĝi tenadas du fleghejmojn por olduloj en Erfurto kun sume 84 lokoj. Krome apartenas al ĝi du infanĝardenoj por sume ĉ. 200 infanoj. Ekster tio menciindas la en 2003 kreita Arbara infanĝardeno (Waldkindergarten) en la urboparto Melchendorf. Tie la infanoj la plejmulton de la komuna tempo pasigas subĉiele.

Historio[redakti | redakti fonton]

La institucio unue fonditis la 21-an de novembro 1864 fare de erfurtaj civitanoj kiel evangelia lernejo por knabinoj (Evangelische Mädchenbildungsanstalt). En la 1866-a jaro ĝi transformiĝis en infanvartejon (Kinderbewahranstalt), al kiu aldoniĝis en 1869 hejmo por servistinoj (Mägdeherberge)[1].

La nova ĉefa konstruaĵo finitis en 1891 - kaj la kostoj estis de 120.000 oraj markoj. Tiu konstruaĵo gastigis sur 485 m²: lernejon por 80 etinfanoj; edukadan-vartadan sekcion por 50 prizorgotaj infanoj; hejmon porvirinan.

La saman jaron oni ricevis la privilegion nomiĝi laŭ la germana imperiestrino Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg[2].

Ekde 1992 la iama ŝtata infanĝardena de ĉe la Krämpferufer estas parto de la komplekso.

Kuratoriestroj (pastoroj)[redakti | redakti fonton]

  • 1864-88: Friedrich Karl Adolph Rudolphi
  • 1888-1911: Friedrich Wilhelm Richard Bärwinkel
  • 1911-30: Hermann August Hertel
  • 1930-32: Karl Friedrich Heydegger
  • 1932-54: Heinrich Schröder
  • 1954-73: Kurt Ferdinand Franke
  • 1973-95: Hans-Jochen Kittel
  • ekde 1995: Thomas M. Austel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]