Avan (preĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝejo Avan (armene: Ավան եկեղեցի; loke konata kiel Ciranavor) situas en la vilaĝo Avan nun ene de la limoj de la ĉefurbo de Armenio, Erevano, kaj estas la plej antikva daŭre funkcianta preĝejo en la urbo. Ĝi estis konstruita en la malfrua 6-a jarcento inter la jaroj 595-602 fare de la por-bizanca Katolikoso Hovhannes Bagavanetsi por esti lia ĉefsidejo. Li ekloĝis tie kiel prelato de Bizanca Armenio de la bizanca imperiestro Mauricius. Lia rivalo, la por-persa Katolikoso havis sian ĉefsidejon en la ne plu ekzistanta urbo Dvin. Situanta plej proksime al la preĝejo ĉe la norda flanko estas la fundamentoj de granda loĝejo de la Katolikoso Hovhannes, eble konstruita ĉirkaŭ la jaroj 581-582. Laŭ la armena historiisto Sebeos, ambaŭ strukturoj estis konstruitaj sub la gvidado de la Katolikoso. La preĝejo estis dediĉita al la apostoloj.