Aviokurejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La deteriga kaj alteriga vojo en flughaveno Prago-Ruzyně

Avia dromoavia kurejo estas vojo por alteriĝo aŭ ekflugo de aviadiloj sur flughavenoj. La vojo povas esti firmigita (betono, asfalto ks.) eventuale nefirmigita (plej ofte herbejo).

Nomigo de vojoj

La dromoj estas nomigataj per numeraj markoj, kiuj indikas direkton de la vojo. Tiu ĉi numero egalas al magneta direkto de la vojo rondigita al plej proksimaj dek gradoj kaj poste dividita per dek. Ekzemple vojo kun marko "24" havas direkton proksimume 240°, tio signifas proksimume sudokcidente, vojo "36" havas direkton 360°, tio signifas norden. Ĉar ĉiun vojon eblas uzi ambaŭdirekten, ĝi havas duspecan markigon, kiu cifere diferenciĝas je 18 (= 180°). La vojo "24" do en mala direkto portas markigon "06" (la enkonduka nulo estas uzata por prevento de misaŭdoj en radiokomunikado), la vojo kiel tutaĵo poste povas esti markata ekz. "06/24".

Plej longan vojon en la mondo havas ĉina flughaveno Shigatze kun longeco 5 000 m.

Rilataj temoj