Azeno de Buridan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Azeno de Buridano)
Usona politika kartuno de ĉ. 1900, en kiu la Kongreso estas prezentata kiel azeno de Buridan. Temas pri la decido fosi kanalon tra NikaragvoPanamo.

La azeno de Buridan estas pensa eksperimento pri tute racia azeno kiu estas metata precize meze inter du samallogaj fojnostakoj. La azeno, kiu ne havas racian motivon por elekti inter la du stakoj, mortos pro malsato, ĉar ĝi ne povas elekti. Per tio paradokso en la racieco estas pruvita: tiu ŝajne ne kondukas al la optimuma rezulto por la azeno.

Tiu pensa eksperimento nomiĝis laŭ la mezepoka skolastika filozofo Johano Buridano, kiu tamen ne inventis ĝin; Aristotelo priskribas en De Caelo II, 13, samspecan situacion, nur ĉe li hundo anstataŭas la azenon. Buridan ne mencias la azenon; tiu metaforo estas de kritikantoj de Buridan. Buridan uzas la metaforon por ilustri sian teorion ke dum morala elekto oni devas elekti la alternativon kun la plej bonoj sekvoj.