Aĉetpova egaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondmapo de pokapa MEP laŭ APE (franclingve)

La aĉetpova egaleco (APE) (oni parolas pri valoroj mezuritaj laŭ aĉetpova egaleco) estas metodo uzita en ekonomio por establi komparojn inter landoj de la aĉetpovo de naciaj valutoj, kiun simpla uzo de kurzoj ne ebligas fari.

La aĉetpovo de difinita mona kvanto ja dependas de la vivokosto, do de la ĝenerala nivelo de prezoj. La APE mezuras kiom multe valuto povas aĉeti varojn kaj servojn en ĉiu el la kampoj, kiujn oni komparas.

La valuto kutime uzata kiel referenco estas la usona dolaro, el difinita jaro.