Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en 2009

Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto estas la nuna nomo de evento ĉe natureca ripozejo en nord-orienta Nord-Ameriko kiu kunigas Esperantistojn ĉiuaŭtune. Ĝin organizas ĉefe Esperanto-societo kebekia, kune kun esperanto-organizoj el Novjorkio kaj Nov-Anglio. Ĝis 2004, la renkontiĝo havis diversajn nomojn, inter aliaj Internacia Semajnfino Esperantista, sed ofte homoj ne-oficiale nomis ĝin laŭ la nomo de la kongresejo, la skiejo Okemo en la ŝtato Vermonto. Ekde 2005, la renkontiĝo okazas ĉe Silver Bay, ripozejo apud Lago George en la ŝtato Novjorkio. Ĝi ĉiam okazas la semajnfinon de Kolumbo-Tago en Usono kaj Danktago en Kanado, kiam lundo estas feriotago en ambaŭ landoj. La evento komenciĝas sabaton tagmeze kaj finiĝas lundon tagmeze, sed kelkaj homoj venas jam vendredon nokte.

Listo de Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Numero Nomo Loko Aliĝintoj Rimarkoj
2007 14a ARE Silver Bay 52 -
2006 13a ARE Silver Bay ? -
2005 12a ARE Silver Bay ? -
2004 11a ISE Okemo ? -
2003 10a ISE Okemo ? -
2002 9a ISE Okemo ? -
2001 8a ISE Okemo ? -
2000 7a ISE Okemo ? -
1999 6a ISE Okemo ? -
1998 5a ISE Okemo ? -
1997 4a ARE Okemo ? -
1996 3a ARE Okemo ? -
1995 2a ARE Okemo ? -
1994 1a ARE Okemo ? -