Bèth Cèu de Pau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bèth Cèu de Pau estas bearna himno.

« Dio mia, Dio mia, permesu, ke mi revidu pluan fojon la ĉielon de Paŭo »
diras Charles Darrichon, la mortiĝanta aŭtoro de
"Bèth cèu de Pau",
la fama okcitanlingva himno, kiu gloras la belecon de la paŭa ĉielo.

« Lo Bèth Ceù de Pau » (Prononcu « Lu bet’ seŭ de Paŭ »), la Bela Ĉielo de Paŭo, prikantita de la poetoj, kiun daŭre kantas la Bearnanoj, ne estas fabelo. Se diri la veron, plene belega ĉielo superas la ebenaĵon de la « Gave de Pau ».

La paŭan klimaton karakterizas manko de vento, milda temperaturo, regula tutjara distribuo de la sunkvanto kaj malofteco de la nebuloj.

Komence de la 19a jarcento, Paŭo kaj ĝia milda klimato logis la britojn. Aparte la skota doktoro Alexander Taylor laŭdis la kuracan paŭan klimaton. Ekde tiam Paŭo famiĝis. Miloj da britaj riĉuloj kaj eksterlandanoj vintrumis en Paŭo, tiagrade, ke en la paŭa historio la 19a jarcento estas la angla jarcento !

Pro la speciale favoraj klimataj kondiĉoj, la unuaj flugoj per aviadilo okazis frue, komence de la 20a jarcento, kiam la fratoj Wright malfermis en Paŭo la unuan tutmondan aviadlernejon en la mondo. Ek de tiam, Paŭo iĝis daŭre aeronaŭtika urbo.


Jen la komenco de tiu fama bearna himno :

Bèth cèu de Pau. quan te tournarèy béde ?
Qu'èy tant soufert despuch qui t'éy quitat.
Si-m cau mouri chens de-t tournà rebédé,
Adiu, béth cèu. t'aurey plâ regretat.
Qu'auri boulut, Bearn canta ta gloère.
Mes ne pouch pas, car que souy trop malau.
Moun Diu. mon Diu I Dechat-me béde encoère
Lou cèu de Pau, lou cèu de Pau (bis)
(Bela ĉielo de Paŭo, kiam mi revidos vin ? Mi tiom suferis ekde kiam mi forlasis vin. Se mi devas morti sen revidi vin, Adiaŭ, bela ĉielo, mi ja estos sopirinta pri vi. Mi volintus prikanti vin, Bearnon, sed mi ne povas, ĉar mi tro malsanas. Dio mia, Dio mia, permesu, ke mi revidu pluan fojon la ĉielon de Paŭo ...)

''Yé. qu'èri soul. dens ma triste crampète
A respirà lou perfum dou printemps
Quan, tout d'u cop. ue praube iroungléte,
Pousse u gran crit. e puch. en même tems.
U esparbè cour sus la berouyine;
- Çay. çay t'aci, jou ne-t herey pas mau!
Rentre dehens. que parleram praubine
Dou cèu de Pau. dou cèu de Pau (bis)
''
( Hieraŭ, mi estis sola en mia trista ĉambreto, enspiranta la parfumon printempan, kiam, subite, kompatinda hirundo blekegas. kaj, samtempe, nizo atakas la belulineton ; - Venu, venu ĉi tien, mi ne suferigos vin ! Eniru, povrulino, ni parolos pri la ĉielo de Paŭo...)