Béla Iván

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla IVÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Iván Béla estas hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

Béla Iván [1] naskiĝis la 5-an de marto 1952 en Nagyatád.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Iván frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Kaposvár, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1975. Post la bakalaŭro li eklaboris en esplora akademia instituto. En 1983 li doktoriĝis en la menciita universitato kaj ankaŭ kandidatiĝis. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1992, post 3 jaroj la universitata habilitiĝo okazis. Inter 1978-1980 li esploris en universitato en Akron (Ohio), post jaroj ankaŭ en aliaj urboj de Usono. En la 1990-aj jaroj li estis gastoprofesoro en Danio kaj Germanio. Ekde 1999 li instruas en Universitato Loránd Eötvös kiel privata profesoro. Li ricevis ĉefe hungarajn premiojn inter 1975-2015. Li okupiĝas pri polimeroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • AB + C → A + BC egyenlettel jellemezhető reakciók Polányi-típusú, kétdimenziós potenciálfelületének vizsgálata (1977) - kun aliaj
  • Wirkung von PVC-Stabilisatoren unter dynamischen und statischen Bedingungen (1984) - kun aliaj
  • Slow Initiation by tert-Butoxybenzenes in Living Cationic Polymerization of Isobutylene (1995) - kun aliaj
  • Polimerizácós reakciók (2006)
  • Makromolekuláris építészet funkciós polimerekkel (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.