Būtingė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la preĝejo de Būtingė, konstruita dum 1924

Būtingė (koordinatoj 56° 02' norde, 21° 07' oriente) estas vilaĝo ĉe la bordo de la Balta Maro en la nordokcidento de Litovio, rekte ĉe la limo al Latvio. Ĝi apartenas al la urba komunumo Palanga, situante 17 kilometrojn norde de la feria urbo Palanga kaj 5 km norde de la feria urbeto Šventoji.

La olea terminalo de Būtingė, parto de la litova olea entrepreno Mažeikių Nafta, funkcias ekde 1999. La terminalo estas kontroverse diskutata pro timo, ke oleo povus elverŝiĝi (kio jam okazis). Ekde julio 2006 la olea terminalo de Būtingė estas la sola vojo por la kompanio Mažeikių Nafta ricevi oleon, ĉar la rusa partnera kompanio fermis la olean tubo-linion el Rusio.