Bacalar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bacalar
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77900–77947
Kodo laŭ INEGI 23010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 000
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 18°40′37″N 88°23′43″U  /  18.67694°N, 88.39528°U / 18.67694; -88.39528 (Bacalar) (mapo)
Alto 32 m [+]
Areo 7 161 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Bacalar en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de Bacalar en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Bacalar en Quintana Roo
Situo de Bacalar en Quintana Roo
Situo de Bacalar en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bacalar Municipality [+]
vdr

Bacalar ekde februaro 2011 estas unu el la ekde tiam 10 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko. Ĝis tiu tempo la komunuma teritorio estis parto de la komunumo Othón P. Blanco, kaj la samnoma loĝloko Bacalar, kiu ekde februaro 2011 estas la adaministr acentro de la nova komunumo kaj laŭ la censo de 2010 havis 11 084 loĝantojn,[1] tiutempe estis la dua plej granda loĝloko de la komunumo Othón P. Blanco, post la urbo Chetumal. La urbo Bacalar situas ĉe la koordinatoj 18° 40'37" norde, 88° 23' 43" okcidente, proksimume 40 kilometrojn norde de Chetumal. La nova komunumo - la norda parto de la antaŭa komunumo Othón P. Blanco - ampleksas 7 161 kvadratajn kilometrojn, proksimume 40 procentaĵoj de la antaŭa komunumo Othón P. Blanco, kiu kovris 18 760 kvadratajn kilometrojn.

Oriente de la loĝloko Bacalar situas vasta laguno, same nomata Bacalar.

laguno Bacalar
laguno Bacalar


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tabeloj de la censo de 2010: INEGI. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2014-03-19.