Badalovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badalovo
vilaĝo en Ukrainio
Administrado
Poŝtkodo 90253
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 7′ N, 22° 38′ O (mapo)48.10972222222222.635833333333Koordinatoj: 48° 7′ N, 22° 38′ O (mapo) [+]
Alto 112 m [+]
Areo 1,143 km² (11 4.3 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Badalovo (Transkarpatio)
Badalovo (Transkarpatio)
DEC
Badalovo
Badalovo
Situo de Badalovo
Badalovo (Ukrainio)
Badalovo (Ukrainio)
DEC
Badalovo
Badalovo
Situo de Badalovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Badalovo [+]
vdr

Badalovo (ukraine Бадалово, hungare Badaló) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove.

Situo[redakti | redakti fonton]

Badalovo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu estas samtempe la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1226. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ekde 1550. Badaló longe profitis de la flosistoj, kiuj liveris precipe salon kaj lignon sur la rivero. Fine de la 19-a jarcento la flosado ĉesis pro la funkciantaj fervojoj. Ĝis 1920 Badaló apartenis al Hungario, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Badaló rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon kaj pli ol 200 da hungaroj estis deportitaj al gulago. Ekde tiam la komunumo apartenis al Sovetunio (tiam la loĝantoj laboris en la ŝtata bieno), fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1998 inundo de Tiso faris damaĝojn. Nuntempe la loĝantoj estas gastlaboristoj en Hungario.