Bagvarti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bagmaŝtu (ankaŭ konata kiel Bagparti, Bagvarti, Bagbartu) estis urarta diino, edzino de la precipa urarta dio Ĥaldo. La kultado al ĉi tiu diino centriĝis en la urbo Musasir sed de tie ĝi disvastiĝis al aliaj partoj de la urarta imperio kaj lokaj diaroj inkluzivis ŝin. Laŭ esploroj, la nomo Bagmaŝtu havas armenan originon.