Bahaa ortografio
Bahaa ortografio estas norma sistemo por la transskribado de la vortoj persaj kaj arabaj per okcidentaj literoj uzata de la Bahaa Kredo. Ĝi enhavas kelkajn literojn subpunktitajn, substrekitajn aŭ kun supersignoj por pli preciza transskribado de la originalo araba.
Deveno de la normo
Bahaanoj uzas norman sistemon transprenitan de Shoghi Effendi, kiu iniciatis ĝin en letero al la bahaanoj de Usono je la 12-a de marto 1923. Ĝi baziĝas sur sistemo adoptita de la Deka Internacia Kongreso de la Orientalistoj (“Tenth International Congress of Orientalists”, en Ĝenevo je septembro 1894). Shoghi Effendi modifis kelkajn detalojn, kiel la uzadon de digramoj anstataŭ konsonantoj kun supersignoj (ekz. sh anstataŭ š), aŭ kiel la asimiladon de la sun-literoj rilate al la difinita artikolo al- (arabe: ال) kaj ĝia prononco (ekz. ar-Raḥím, as-Ṣádiq, anstataŭ al-Raḥím, al-Ṣádiq).
La normo
Araba litero | Araba nomo | Transskribado | Valoro en IFA | Esperanto proksimumo |
---|---|---|---|---|
ﺍ | alif | á, a | /aː/; kaj aliaj (Arabe) | a |
ﺏ | bá | b | [b] | b |
ﺕ | tá | t | /t/ | t |
ﺙ | thá | th | /θ/ (Arabe); [s] (Perse) | t / s |
ﺝ | jím | j | /ʤ/ | ĝ |
ﺡ | ḥá | ḥ | /ħ/ (Arabe); [h] (Perse) | h |
ﺥ | khá | kh | /x/ | ĥ |
ﺩ | dál | d | /d/ | d |
ﺫ | dhál | dh | /ð/ (Arabe); [z] (Perse) | d / z |
ﺭ | rá | r | /r/ | r |
ﺯ | záy | z | [z] | z |
ﺱ | sín | s | [s] | s |
ﺵ | shín | sh | [ʃ] | ŝ |
ﺹ | ṣád | ṣ | /sˁ/ (Arabe); [s] (Perse) | s |
ﺽ | ḍád | ḍ | /dˁ/ (Arabe); [z] (Perse) | d |
ﻁ | ṭá | ṭ | /tˁ/ (Arabe); [t] (Perse) | t |
ﻅ | ẓá | ẓ | /ðˁ/ (Arabe); [z] (Perse) | z |
ﻉ | `ayn | ` | /ʕ/ (Arabe); [ʔ] (Perse) | — |
ﻍ | ghayn | gh | /ɣ/ (Arabe); [ɣ]~[ɢ] (Perse) | g |
ﻑ | fá | f | [f] | f |
ﻕ | qáf | q | /q/ (Arabe); [ɢ]~[ɣ] (Perse) | k / g |
ﻙ | káf | k | [k] | k |
ﻝ | lám | l | [l] | l |
ﻡ | mím | m | [m] | m |
ﻥ | nún | n | [n] | n |
ﻩ | há | h | [h] | h |
ﻭ | wáw | ú, w, v | /uː/; [w] (Arabe); [v] (Perse) | u, ŭ, v |
ﻱ | yá | í, y | /iː/, [j] | i, j |
Modifitaj Literoj
Tiuj sekvantaj estas fakte ne veraj literoj, sed pli ĝuste fonemaj diakritaĵoj aŭ diversaj formoj ortografiaj de literoj. (Nur Arabe)
Araba litero | Araba nomo | Transskribado | Valoro | Esperanto proksimumo |
---|---|---|---|---|
ء | hamza | ' | /ʔ/ | — |
ﺁ | alif madda | á | /ʔa/ | a |
ﺓ | tá marbúṭa | h aŭ t | /a, at/ | a, at |
ﻯ | alif maqṣúra | á | /a:/ | a |
La ĝustaj formoj uzitaj en la skribaĵoj de la Bahaa Kredo rilate al ĝi kaj al ĝiaj elstaraj figuroj estas "Bahá'í", "Bahá'ís", "Báb", "Bahá'u'lláh", kaj "`Abdu'l-Bahá".
Pro tipografiaj limigoj, la formoj "Bahai", "Bahais", "Bab", kaj "Bahaullah" estas ofte uzataj kiel kutima literumado kaj ili estas konvenaj por iuj komputilaj uzoj.
Fontoj
- La unua versio de ĉi tiu artikolo estis tradukita el artikolo de la anglalingva Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
- Transliteration, eseo verkita de bahaa erudiciulo Moojan Momen pri la historio kaj la praktika uzado de la bahaa sistemo transskriba.
- Dying for God: Preface, enkonduka resumo pri bahaa terminaro kaj transskribado uzitaj en akademia literaturo.
- Bahá'í Style Guide, direktivoj por publikigitaj referencoj rilate al la Bahaa Kredo en Usono.
- Proper pronunciation of Arabic, verkita de la serĉfako de la Universala Domo de Justeco.