Balatonszepezd
Balatonszepezd estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo kaj konata somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.
Bazaj informoj
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 8252
- Telefonprefikso: 87
Geografio
Balatonszepezd situas inter monto 299 m-ojn alta kaj norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo troviĝis en formo Zepesd. La turkoj longe suferigis la loĝantojn, poste germanoj alvenis. La loĝantoj okupiĝas komence pri fiŝistado, poste pri vinkulturo. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. Ekde la 19-a jarcento ŝatata somera banloko formiĝis.
Vidindaĵoj
- kastelo de Sir-David el la 20-a jarcento, nun hotelo
- romanika romkatolika preĝejo el la 13-a jarcento
- postbaroka luterana preĝejo el la 18-a jarcento
- kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento
Famuloj
En Balatonszepezd mortis Gyula Sebestyén (etnografo).