Baloneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balonetoj estas aer-plenitaj ujoj, lokumitaj ene de korpo de la aerŝipo. Aerŝipo havas du balonetojn, unu antaŭe, alian malantaŭe. La balonetoj estas similaj al balastujo de la submarŝipo.

Ĉar aero estas pli peza ol heliumo, la balonetoj estas plenigitaj aŭ malplenigitaj por alterigi aŭ deterigi la nerigidajn aŭ duonrigidajn aerŝipojn. Ĝi servas ankaŭ ĉe la nerigidaj aerŝipoj por certigi la necesan internan tropremon (ĉ. 5 milibarojn) por streĉigi la eksteran ŝelon. Tiukaze la reguligado okazas aŭtomate per ventilo.