Balotrajtisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balotrajtisto estas vira aŭ ina aktivulo kiu celas ampleksi balotrajton. Tio necesis aŭ necesas, kiam la balotrajto ne estas ĉiesa rajto kaj ekzemple ne havas ĝin plej malriĉaj homoj (en la komenco de demokratio), virinoj, iarasaj homoj (kazo de apartismo en Sudafriko aŭ de Usono meze de la 20a jarcento), junuloj de malpli da 21 jaroj (kazo de Hispanio dum la transiro al la demokratio), ktp.

Virinbalotrajtisto[redakti | redakti fonton]

Virinbalotrajtisto estas vira aŭ ina aktivulo kiu celas ampleksi balotrajton al virinoj.

Kelkaj virinaj virinbalotrajtistoj estis nomataj "sufragetojn" kaj tio ofte signifas la batalemajn aktivulinojn de la brita organizaĵo WSPU aŭ aliaj virinoj (aparte de usono), kiuj estis inspiritaj de la WSPU-membraj aktivemaj taktikoj. Tamen, ne ĉiuj virinbalotrajtistoj estas (estis) sufragetoj, ĉar plejmulto agas (agis) tute senperforte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]