Band (Mureș)
Band (hungare: Mezőbánd mezoe:ba:nd) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Drăculea Bandului, Fânaţe, Fânaţele Mădăraşului, Iştantău, Mărăşeşti, Negrenii de Câmpie, Oroiu, Petea, Valea Mare (Band), Valea Rece (Band), Ţiptelnic, Mădăraş (Mureş).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 525 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 4 264 (51% hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto
- Magyar nagylexikon
Renomaj personoj
- Károly Agyagási (1873-1933): tradukisto, kanttekstpoeto, verkisto.
- Nándor Gálfi (*27-a de julio 1952): agra inĝeniero, scienca esploristo.
- Zoltán Gálfy (*6-a de oktobro 1926): teologo, universitata profesoro.
- Iosif Hodoş (Hodoşiu) (20-a de oktobro 1829 - 28-a de novembro/9-a de decembro 1880, Sibiu): hisotriisto, advokato, politikisto, publicisto.
- Albert Kovács (8-a de aŭgusto 1838 – Budapest, 4-a de februaro 1904): eklezijuristo.
- János Kovács (10-a de decembro 1856 – ? ): instruisto, pedagogia verkisto.
- Tibor Siklódy (5-a de majo 1929): pentristo.[1]