Bandestro (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bandestro)

Bandestro estas direktisto de moderna bando (= muzikgrupo, ĵazbando) aŭ ĵazbandego (= bando instrumentita per ritmosekcio, ligno- kaj latunbovistoj kun almenaŭ 10 muzikistoj). Ĝenerale ankaŭ pli malgrandaj bandoj havas bandestron. Historia nomo estis kapelmajstro.

La bandestro plejofte estas la plej entreprena persono, kiu kunmentas la bandon kaj donas al ĝi ĝian nomon. Ne ĉiam bandestro estas ankaŭ la estra muzikisto, probestro, komponisto, aranĝisto kaj/aŭ sonregistrestro de la bando.

La plej multaj bandestroj estas ankaŭ nomdonantoj de la orkestroj fonditaj de ili, ekz. Glenn Miller, Duke Ellington, Benny Goodman kiel reprezentantoj de la svingo aŭ en la nuntempo Ray Conniff kaj James Last, kies repertuaro etendiĝas ekde popmuziko ĝis klasika muziko.

Male al direktisto de orkestro en klasika muziko bandestro ofte estas mem instrumentisto aŭ kantisto en sia ensemblo. Je ĵazbandegoj li plejofte ludas aŭ kantas antaŭ la orkestro.