Banko de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefsidejo de la Banko de Hispanio (Madrido), konstruita de 1884 al 1891.

La Banko de Hispanio (hispane: Banco de España ), estas la nacia centra banko de Hispanio. Establita en Madrido en 1782 fare de Karlo la 3-a, hodiaŭ la banko estas membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.

Originale nomita en la 18-a jarcento, "Banco Nacional de San Carlos" (Nacia Banko de Sankta Karlo), ĝia unua direktoro estis franca bankisto François Cabarrus, konata en Hispanio kiel Francisco Cabarrús. En 1946 post la Hispana Enlanda Milito, la registaro de Franco metis la bankon sub streĉita kontrolo. Ĝi estis formale naciigita en 1962. Sekvante la restarigon de demokratio en la 1970-aj jaroj, la banko komencis serion de transformoj kaj modernigoj kiuj daŭras ĝis hodiaŭ.

Per la eniro de Hispanio en la Ekonomian kaj Monan Union de la Eŭropa Unio en 1994, la Banko de Hispanio iĝis membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.