Bannockburn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbocentro de Bannockburn

Bannockburn estas vilaĝo de Skotlando, lokita tuj sude de la urbo Stirling. Ĝia nomo devenas de eta rivero, la Bannock Burn, kiu trafluas ĝin kaj enfluas en la riveron Forth.

Proksime al la vilaĝo troviĝas la loko, kie okazis la batalo de Bannockburn (1314), venko de la skota armeo de Robert the Bruce kontraŭ Anglio. La vilaĝo cetere entenas ŝtonponton konstruitan de la inĝeniero Thomas Telford. Bannockburn fariĝis parto de la urbaro de Stirling. En 2001 vivis sur ĝia teritorio 7 352 loĝantoj.