Stirling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stirling
(Sruighlea)
skote: Sterlin
urbo
Urbocentro de Stirling
Oficiala nomo: Stirling
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia lando Skotlando Skotio
Provinco Stirling and Falkirk
Rivero Forth
Situo Stirling
 - koordinatoj 56° 7′ 2″ N 03° 56′ 23″ U / 56.11722 °N, 3.93972 °U / 56.11722; -3.93972 (mapo)
Loĝantaro 33 710 (2008)
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo FK7-FK9
Situo de Stirling enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo de Stirling enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo de Stirling enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo de Stirling enkadre de Eŭropo
Situo de Stirling enkadre de Eŭropo
Situo de Stirling enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Stirling
Retpaĝo: stirling.gov.uk

Stirling (gaelalingve Sruighlea, skote Sterlin) estas malnova urbo de Skotlando lokita ĉe la rivero Forth, almonte de Edinburgo.

Stirling etendiĝas ĉirkaŭ la impona kastelo de Stirling kaj sia malnova urbocentro, kiu datiĝas de Mezepoko. Ĝi plie estas administra, komerca kaj industria centro.

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 37 610 loĝantoj, kaj laŭ la censo de 2001 la urbo havis proksimume 45 000 loĝantojn.

Malnovtempe ĉefurbo de la reĝlando de Skotlando, Stirling havis la titolon Royal Burgh ĝis 2002, kiam ĝi akiris la statuton de urbo de la Unuiĝinta Reĝlando.

La ponto de la urbo estis la loko, kie okazis la samnoma batalo inter la skotoj de William Wallace kaj la angloj en 1297. Pli sude okazis cetere la batalo de Bannockburn en 1314.

Esperanto en Stirling[redakti | redakti fonton]

Tie okazis la unua Skota Kongreso de Esperanto en 1906.

Ĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La kastelo de Stirling, vidita de sudokcidente
La historia ponto