Banteajo Meanĉejo
Banteajo Meanĉejo ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ |
||
---|---|---|
provinco (khaet) de Kamboĝo [+] | ||
Lando | Kamboĝo | |
Ĉefurbo | Sisophon | |
- koordinatoj | 14° N, 103° O (mapo)13.75103Koordinatoj: 14° N, 103° O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 6 679 km² (667 900 ha) [+] | |
Areo | 6 679 km² (667 900 ha) [+] | |
Loĝantaro | 861 883 [+] (2019) | |
Denseco | 129,04 loĝ./km² [+] [+] | |
Fondo | 1993 | |
![]() |
||
Banteajo Meanĉejo ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ |
||
![]() |
||
Banteajo Meanĉejo, ankaŭ Banteay Meanchey (kmere ខេត្តបន្ទាយមានជ័យ, [ɓɑntiəj miən cɨj], "fortikaĵo de venko") estas provinco (khaet) de Kamboĝo situanta en plej fora nordokcidento. Laŭ la censo de 2019 en la provinco vivis 861 883 loĝantoj[1] sur areo de 6 679 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la provincoj Oddar Meanĉejo kaj Siemriepo oriente, Batambango sude, kaj kunhavas internacian limon kun Tajlando okcidente, limante al la tajlandaj provincoj Buriramo kaj Sa Kaeo. Provinca ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Sisophon (kmere សិរីសោភ័ណ, [SIsopon]), formale nomata Serei Saophoan (la pli kutima nomo devenas de la taja urbonomo ศรีโสภณ, Si Sophon, el la tempo kiam en la 17-a jarcento la regiono estis regata de Tajlando, kaj la nomo restis ankaŭ poste). La administra unuo fondiĝis en 1993.
La urbo Poipet en la okcidenta parto de la provinco estas internacia limo kun Tajlando.
En la provinco interalie kulure gravas la kmera budhista templokomplekso Banteaj Cmar el la 12-a jarcento. Kvankam ĝi nun je kvar kvinonoj estas ruiniĝinta, la grandaj temploblokoj tamen ankoraŭ nun estas impresaj.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ oficiala PDF-raporto pri la censo de 2019, grafikaĵo 2.1.2 kaj tabelo 2.1.1, paĝoj 14 kaj 15 (p. 42 kaj 43 laŭ la PDF-dosiero). Arkivita el la originalo je 2022-10-26. Alirita 2024-11-26 .
![]() la nun grandparte ruina kmera budhista templokomplekso Banteaj Cmar |
![]() budhista reliefo el la templokomplekso Banteaj Cmar el la 12-a jarcento |