Barĝo de la Mortintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Barĝo de la Mortintoj estas elemento el la fikcia universo de la filmaro Star Trek kaj tie estas parto el la mitaro de la fikcia vivoformo klingonoj. Laŭ la klingona tradicio, ĝi estas la ŝipo kiu transportas la malhonore mortintojn trans la Rivero de Sango ĝis Gre'thor, kaj estas ŝipgvidata de la pramisto Kortar.