Satu Nou (Hălchiu)
(Alidirektita el Barcaújfalu)
Satu Nou | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Brașov | ||
Alinome | Barcaújfalu hungare, Neudorf germane | ||
Iama hungara departemento | Brassó (reĝa departemento) | ||
Situo | 45° 46′ N, 25° 31′ O (mapo)45.77361111111125.5125Koordinatoj: 45° 46′ N, 25° 31′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 512 m | ||
Poŝtkodo | 507082 | ||
Loĝantaro | 1.074 (2002) | ||
Satu Nou [satu noŭ] (hungare Barcaújfalu, germane Neudorf) estas vilaĝo en Rumanio norde de Braŝovo. Administre ĝi apartenas al Hălchiu.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi nombris 1 064 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1956 1 108.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estis en 1404. En mezepoko ĝia loĝantaro estis hungara kaj saksa. Ĝis 1919 Barcaújfalu apartenis al Hungario (Brassó).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo estas ligna preĝejo, kiu datiĝas el 1688 kaj konservis la tiaman strukturon. Laŭ onidiro ĝi troviĝas en Satu Nou nur ekde la 19-a jarcento, kiam ĝi estis aĉetita de Rășinari. Estas renoma la potfarado en la vilaĝo.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La rumana, la germana kaj la fina parto de la hungara nomoj signifas "nova vilaĝo".
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Tibor Fazakas (n. je la 17-a de aprilo 1946): pentristo, grafikisto.
- Jenő Soós (n. 15-a de oktobro 1935 - Bukareŝto, 15-a de aŭgusto 2001): matematikisto, scienca esploristo.