Batalo de Mari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La mamelukoj venkis la armenojn dum la batalo de Mari en 1266, unue mortigante la filon de la reĝo Hetumo la 1-a kaj poste kaptante la estontan reĝon Leono la 2-a

La Batalo de Mari, ankaŭ nomita la Katastrofo de Mari, estis batalo inter lamamelukoj de Egiptujo kaj la armenoj de la Armena reĝlando en Kilikio la 24-an de aŭgusto 1266.

La konflikto komenciĝis kiam la mameluka sultano Baibars alvokis la armenan reganton Hetumo la 1-a por rezigni sian lojalecon al la mongoloj, kaj ke li akceptu sin kiel senjoron, donante al la mamelukoj la teritoriojn kaj fortikaĵojn kiujn Hetumo akiris per sia alianco kun la mongoloj.

Sekvante tiujn minacojn, Hetumo la 1-a iris al la mongola kortego de la Ilĥanato en Irano por ricevi armean subtenon. Dum lia foresto, tamen, la mamelukoj marŝis Kilikien, gviditaj de Al-Mansur Ali kaj la komandanto de la mamelukoj, Qalawun.

Hetoum la 1-a kaj siaj du filoj, Leono (la estonta reĝo Leono la 2-a) kaj Toros gvidis la defendon per forta zorgado de la fortikaĵoj ĉe la enirejo de la kilikia teritorio. La mamelukoj, aliflanke, transpasis la fortikaĵojn tra la montoj, kaj trovis la armenojn ĉe Mari, proksime de Darbsak, la 24-an de aŭgusto 1266, kie la armenoj estis venkitaj. Leono fariĝis kaptito, kaj Toros estis mortigita en la batalo. La armena-mongola filo de la soldato Smbat, nomita Vasil Tatar, ankaŭ estis kaptita de la mamelukoj kune kun Leono, kvankam ili estis bone traktitaj.

Post la venko, la mamelukoj invadis Kilikion, disrabante la tri grandajn urbojn de la Kilikia-ebenaĵo: Adana Mamistra, kaj Tarson, same kiel la haveno de Ayas. Alia grupo de mamelukoj sub Mansur prenis la ĉefurbon Sis. La rabado daŭris 20 tagojn, kaj 40,000 armenoj estis faritaj kaptitoj.

Kiam Hetumo la 1-a alvenis kun mongolaj trupoj, la lando jam estis senesperigita. Hetumo la 1-a devis negoci la revenon de sia filo Leono per donado de kontrolo de la limofortikaĵoj de Armenio al la mamelukoj. En 1269, Hetumo abdikis en favoro de sia filo, kaj iĝis monaĥo, kaj mortis jaron poste. Leono estis forlasita en la embarasa situacio de konservado de Kilikio kiel aliancito de laMongola Imperio, dum en la sama tempo li laŭdis la mamelukojn.