Batalo de Temmokuzan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Temmokuzan
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
batalo
Daŭro: 1582
Loko: Temmoku-monto, en la provinco Kai, Japanio
Rezulto: malvenko de la Takeda-klano
Flankoj
Trupoj de Tokugawa Ieyasu kaj Oda Nobunaga Trupoj de Takeda Katsuyori
Komandantoj
Tokugawa Ieyasu, Oda Nobunaga Takeda Katsuyori
Forto
nekonata nekonata
Perdoj
nekonataj la tuta armeo neniigita, Takeda Katsuyori memmortigis sin
vdr

La batalo de Temmokuzan en 1582, konata ankaŭ kiel la batalo de Toriibata, estas la lasta batalo de la Takeda-klano. Ĝi estis fina provo de Takeda Katsuyori rezisti la kuniĝintajn trupojn de Tokugawa Ieyasu kaj Oda Nobunaga, kiuj bataladis kontraŭ li.

Provante kaŝi sin de siaj postĉasantoj, Katsuyori bruligis sian kastelon en Shinpujo kaj fuĝis al la montaro al alia Takeda fortikaĵo, nomita Iwadono, kaj estrita de Oyamada Nobushige, malnova Takeda-vasalo. Oyamada malpermesis eniron al Katsuyori, kiu memmortigis sin, dum lia armeo fortenis la postĉasantojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.