Batoj por minuto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
BPM (batoj por minuto, laŭ la angla beats per minute) estas alia nomo por la mezuro MM (laŭ la germana Mälzels Metronom) por la tempo de muzikaĵo. Temas pri la nombro de taktotempoj aŭ batoj por minuto. La taktotempoj kutime estas kvaronnotoj (ĉe taktoj kiel 4/4, 3/4, 2/4), ĉe kunmetitaj taktoj (6/8, 9/8, 12/8) kutime tri okonoj (punktigita kvaronnoto) kune formas baton. Kiel frekvencindiko 1 bpm laŭas 1/60 Hz.
Tradiciaj tempoindikoj en BPM[redakti | redakti fonton]
- Largo = 40–60 BPM
- Larghetto = 60–66 BPM
- Adagio = 66–76 BPM
- Andante = 76–108 BPM
- Moderato = 106–120 BPM
- Allegro = 120–168 BPM
- Presto = 168–208 BPM