Saltu al enhavo

Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro

Basilica Sanctae Mariae de Ara Cœli (latine)
Basilica di Santa Maria in Aracœli (itale)
Malgranda baziliko

fasado de la baziliko kun la monumenta ŝtuparo
fasado de la baziliko kun la monumenta ŝtuparo
malgranda bazilikokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Italio
Municipo Romo
Geografia situo 41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 0″ O (mapo)41.89388888888912.483333333333Koordinatoj: 41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 0″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito katolika eklezio
diocezo diocezo Romo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo

Map

Ligiloj
vdr

La Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro estas romkatolika katedralo en Romo, kiu formale estas malgranda baziliko. Ĝi latine nomatas Basilica Sanctae Mariae de ara coeli, nuntempe itale Basilica di Santa Maria in Aracoeli, oficiala nomo Santa Maria in Ara Coeli al Campidoglio, kaj estas la regiona preĝejo de la urbo Romo. La katolika preĝejo havas grandan simbolan signifon pro sia loko ĉe la grava politika kaj religia centro de la urbo ekde la antikvo, sia historio trempita en legendoj, kaj sia uzo en la Mezepoko kiel urba parlamento kaj kortumo. La franciskana preĝejo estas ankaŭ konata per sia antaŭa nomo Santa Maria in Capitolio, sankta Maria de la Kapitolo. Multaj tomboj de membroj de romiaj nobelaj familioj, inkluzive de la familioj Orsini, Savelli, Mattei kaj Cenci, gravaj kardinaloj, kaj la arkitektoj Giacomo della Porta kaj Giovanni Fontana, troviĝas interne de la iama monaĥeja preĝejo. De aparta arthistoria graveco estas la kapelo Bufalini, kun siaj 15-jarcentaj freskoj de la artisto Pinturicchio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la ŝtuparo de la Kapitola Placo al la baziliko