Bazo Esperanza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazo Esperanza
esplora stacio en Antarkto
Estiĝo 1953
Lando sen valoro vd
Situo regiono de la Antarkta Traktato
Situo
Geografia situo 63° 23′ 49″ S, 56° 59′ 53″ U (mapo)-63.396959-56.998054Koordinatoj: 63° 23′ 49″ S, 56° 59′ 53″ U (mapo)
Bazo Esperanza (Antarkto)
Bazo Esperanza (Antarkto)
DEC
Bazo Esperanza
Bazo Esperanza
Situo de Bazo Esperanza
Map
Bazo Esperanza
vdr

Bazo Esperanza (hispane Base Esperanza, trad. Bazo de Espero) estas argentina civila esplorbazo situanta en la Golfo Espero ĉe la pinto de la Duoninsulo Triunuo, en Lando de Graham, sur la Antarkta duoninsulo. La bazo estas unu el la nuraj du civilaj setlejoj sur la kontinento (la alia estante la ĉilia Villa Las Estrellas).

Esperanza Bazas vidita de Golfeto Espero

La bazo estis establita la 17-an de decembro 1952 kaj iĝis konstanta setlejo jardekon poste, la 14-an de junio 1962. Aktuale en 2014, 55 loĝantoj vivas tie vintre, el kiuj 10 estas familioj. Somere la nombro de loĝantoj estas eĉ pli granda. En la setlejo estas lernejo kaj eĉ radielsenda stacio.

La averaĝa temperaturo estas 5,5 gradoj sub nulo, kiam vintre la temperaturo falas al 10 gradoj sub nulo, kaj somere la averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 2 celsiusgradoj. Nur proksimume unu monato de la jaro la temperaturo atingas super la frostpunkto, tiel ke la areo estas difinita laŭ la Klimata klasifiko de Köppen kiel arkta tundro. Ekde 1948, la averaĝa temperaturo pliiĝis je 0,0315 celsiusgradoj jare, kun la vintroj plejparte malpli malvarmaj. La plej alta temperaturo tie mezurita estis la 6-an de februaro 2020 (meze de la antarkta somero), kiam oni mezuris temperaturon de 18,3 celsiusgradoj

En la bazo, en januaro 1978, naskiĝis Emmylou Marcus Palma, la unua persono naskita en Antarkto. La bazo ankaŭ estas turisma centro, kun mezumo de proksimume 1,100 turistoj jare. La 9-an de marto 2002, la Argentina Poŝtejo eldonis poŝtmarkon en honoro de la bazo. [1] En 2008, ventoturbino estis instalita sur la insulo, generante elektron por la loĝantoj de la bazo. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Antarctica. Sydney: Reader's Digest, 1985, p. 156-157.
  • Child, Jack. Antarctica and South American Geopolitics: Frozen Lebensraum. New York: Praeger Publishers, 1988, p. 73.
  • Lonely Planet, Antarctica: a Lonely Planet Travel Survival Kit, Oakland, CA: Lonely Planet Publications, 1996, 302-304.
  • Stewart, Andrew, Antarctica: An Encyclopedia. London: McFarland and Co., 1990 (2 volumes), p. 469.
  • U.S. National Science Foundation, Geographic Names of the Antarctic, Fred G. Alberts, ed. Washington: NSF, 1980.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]