Beginejaj Festoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĉiujare en la Genta malnova beginejo de Sankta Elisabeth proksime de la Raboto oni festas fine de aŭgusto. La festojn organizas la APSC "La amikoj de la beginejo".

Kutimaj programeroj estas i.a. ekspozicio, surstrata brokantaĵa bazaro, tradiciaj ludoj por infanoj, fanfaro kaj sabata muzikvespero. Oni ĝenerale komencas la festojn per akcepta trinkaĵo kaj finas ĝin per aperitiva koncerto.

Dum la festoj la loka servocentro Ten Hove ĉiam organizas sian malferman tagon. Ankaŭ la apudaj ortodoksa kaj protestanta preĝejoj profitas de la okazo sin prezenti al la ekstera publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]