Bellum omnium contra omnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bellum omnium contra omnes estas latinlingva esprimo signifanta "milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj".

Ĝi priskribas la homnaturan staton supozata de Thomas Hobbes en siaj verkoj De Cive kaj Levjatano. Tia stato estas antaŭ socieco. En ĝi, laŭ la teorio de Hobbes, homoj (kiujn li konceptas kiel nature avaraj kaj zorgantaj nur pri si mem) ne havus leĝajn limojn, kaj tial okazus konstanta milito pro intereskonfliktado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]