Saltu al enhavo

Benátky nad Jizerou (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 50° 17′ N 14° 50′ O / 50.283 °N, 14.833 °O / 50.283; 14.833 (mapo)

Kastelo en Benátky nad Jizerou

Kastelo Benátky nad Jizerou situas en samnoma urbo Benátky nad Jizerou en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, distrikto Mladá Boleslav.

Surloke de origina monaĥejo estis konstruita komplekso de renesancaj kastelaj konstruaĵoj, baroke adaptitaj, kun valora skulptista ornamo de Matthias Braun kaj liaj disĉiploj. En 1599 en ĝi estigis observatorion dana astronomo Tycho Brahe. En la familio de la kastelposedanto grafo Thun laboris kiel hejma muzikinstruisto komponisto Bedřich Smetana. Nuntempe la kastelo estas sidejo de la urba muzeo kun variaj ekspozicioj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Daŭraj muzeaj ekspozicioj - Historio de la muzeo, Famaj naskiĝintoj de la urbo, Tycho Brahe, Bedřich Smetana, Ni ludas je keltoj, Astroarkeologio, Fratoj Benda (komponistoj de la 18-a jarcento), Kolekto de objektoj de australiaj indiĝenoj de vojaĝisto Josef Polák
  • Muzeo de ludiloj
  • Portempaj ekspozicioj

Praktikaj informoj

[redakti | redakti fonton]
  • La kastelo publike alireblas tutjare, ĉiutage krom lundoj
  • Trarigardoj okazas memstare, por grupoj kun ĉiĉerono.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝaro Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine