Bernard Clavel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bernard CLAVEL (naskiĝis la 29-an de majo 1923 en Lons-le-Saunier, mortis la 5-an de oktobro 2010 en Grenoblo[1]) estis franca verkisto.

Biografio

Naskiĝinta en modesta medio, li estis granda aŭtodidakto, kiu komencis kiel paŝtista metilernanto kiam li estis 14-jara kaj faris plurajn laborojn antaŭ ol fini kiel ĵurnalisto en la 1950-aj jaroj. Depost la milito, li laboris en la Sociala asekuro kaj ne povis dediĉi sin al literaturo antaŭ 1964. Li vivis kaj vojaĝis en multaj lokoj kaj fine restis en Savojo.

Lia unua romano L'Ouvrier de la nuit (La Laboristo de l'nokto - 1956) estis la unua de cento da libroj kiuj inkluzivis verkojn por junuloj kaj romanojn, kelkfoje arigitajn en sagaoj kiel La grande patience (La granda pacienco, 4 volumoj – 1962/1968), Les Colonnes du ciel (La kolonoj de l'ĉielo, 5 volumoj - 1976/1981) aŭ Le Royaume du nord (La Norda Reĝlando, 6 volumoj - 1983/1989).[2]

En sia verkaro, li uzis simplan lingvaĵon kaj donis multan gravecon al humilaj personoj kaj al defendo de humanaj valoroj pridiskutante perforton kaj militon.

Verkaro

  • Cargo pour l'enfer, 1993
  • Malataverne, 1993
  • L'Arbre qui chante
  • Les Roses de Verdun
  • Serio La Grande Patience
    1. La Maison des autres
    2. Celui qui voulait voir la mer
    3. Le Cœur des vivants
    4. Les Fruits de l'hiver
  • Serio Les Colonnes du ciel
    1. La Saison des loups
    2. La Lumière du lac
    3. La Femme de guerre
    4. Marie Bon pain
    5. Compagnons du Nouveau Monde
  • Serio Le Royaume du nord
    1. Harricana, 1983
    2. L’Or de la terre, 1984
    3. Miséréré, 1985
    4. Amarok, 1987
    5. L’Angélus du soir, 1988
    6. Maudits sauvages, 1989

Adaptoj

Kino

Televido

  • La Maison des autres (1977), Jean-Pierre Marchand Bernard Clavel
  • L'hercule sur la place.
  • L'Espagnol (1967), de Jean Prat
  • Le Tambour du bief
  • Le Silence des armes
  • Malataverne
  • La Bourelle
  • Les colonnes du ciel, adapto de Gabriel Axel en 5 epizodoj de po 90 minutoj
  1. La saison des loups
  2. La lumière du lac
  3. La femme de guerre
  4. Marie Bon Pain
  5. Compagnons du Nouveau Monde (La kunuloj de la nova mondo)

Rekompencoj

  • Premio Goncourt por Les Fruits de l'hiver: 1968
  • Membro de "Akademio Goncourt" 1971-1977
  • Membro de "Coordination française pour la Décennie" de la kulturo de paco kaj ne-perforto
  • Membro ekde ties kreado en 2001, de "Non-Violence XXI"

Referencoj

Eksteraj ligiloj