Bertrand de Pouget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertrand du Pouget

Bertrand de Pouget (aŭ itale Bertrando del Poggetto) (n. en 1280 - m. en 1352) estis franca papa diplomato kaj katolika kardinalo.

Li estis nevo de papo Johano la 22-a. Li kiel kardinalo multe okupiĝis pri la praktikaj konsekvencoj de la transloĝiĝo de la papo al Avinjono, kaj li cetere klopodis por subteni la prestiĝon de la papo en Italio, ekzemple per mendoj de artaĵoj en Bolonjo.