Bestoĝardeno de Detrojto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

42° 28′ 36.74″ N 83° 9′ 21.77″ U / 42.4768722 °N, 83.1560472 °U / 42.4768722; -83.1560472 (mapo)

Historia Markilo ĉe la ĉefa enirejo.

La Bestoĝardeno de Detrojto aŭ en angla Detroit Zoo, estas situanta ĉe 3.2 km norde de la urbolimoj de Detrojto ĉe kuniĝo de Woodward Avenue, 10 Mile Road, kaj Interŝtata Ŝoseo 696 en Royal Oak kaj Huntington Woods, Miĉigano, Usono. La Detroit Zoological Society (DZS), ne-profita organizaĵo, funkciigas kaj la Bestoĝardenon de Detrojto kaj la Belle Isle Nature Zoo, situantaj en Detrojto. La DZS estas respondeca pri zorgo kaj nutrado de pli ol 3,300 animaloj reprezentantaj 280 speciojn.