Bianco d'Alcamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bianco d'Alcamo estas vino produktita en la DOC de Alcamo, Sicilio. Ĝi troviĝas en la provinco de Palermo ĉirkaŭ 30 km sudokcidente de la urbo Palermo kaj ĝuste oriente de provinco Trapanio.

En julio 1972 la nomo Alcamo DOC aplikiĝis al la vinoj produktitaj en la 9 diversaj urboj apud la urbo Alcamo: Calatafimi, Castellammare del Golfo, Gibellina, Balestrate, Camporeale, Monreale, Partinico, San Cipirello kaj San Giuseppe Jato. Komence Alcamo ekskluzive uzis la blankajn vinojn produktitajn en la regiono. Ĝi nun estas uzata por la ruĝaj kaj rozkoloraj vinoj produktitaj en la regiono (laŭ Loka Vina Leĝo, 99).