Alcamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcamo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco TP Trapanio
Geografia situo 37° 58′ N, 12° 58′ O (mapo)37.96666666666712.966666666667Koordinatoj: 37° 58′ N, 12° 58′ O (mapo)
Alto super marnivelo 256 m
Areo 130 km²
Loĝantaro 44 569 (2023)
Loĝdenso 341 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Balestrate (PA), Calatafimi-Segesta, Camporeale (PA), Castellammare del Golfo, Monreale (PA), Partinico (PA)
Patrono Madonna dei miracoli
Festa tago 21-a de junio
Nomo de loĝantoj alcamesi
Poŝtkodo 91011
Imposta kodo A176
Kodo laŭ ISTAT 081001
Telefona prefikso 0924
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Alcamo estas komunumo en la Provinco Trapanio en Italio. Ĝi estas parto de la regiono Sicilio.

Situo kaj datoj[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Trapani kaj ĉirkaŭ 66 km sudokcidente de Palermo. und 66 km südwestlich von Palermo. Laŭ la statistikoj de la ISTAT je la 31a de decembro 2007 en Alcamo vivis 45.763 loĝantoj sur areo de 130 km². Alcamo situas ĉe la strato SS113 de Palermo al Trapani. Ankaŭ ekzistas aliro al la autoŝoseo A29. Granda parto de la loĝantaro vivas de la agrikulturo, de la vinindustrio kaj la kultivado de Travertino.

La najbaraj komunumoj estas Balestrate, Calatafimi-Segesta, Camporeale, Castellammare del Golfo, Monreale kaj Partinico.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1340 konstruiĝis la kastelo Alcamo de la familio Ventimiglia. Ekde tiu momento evoluis la urbo. Antaŭe en la sama loko estis stacio de la strato inter Palermo kaj Sirakuzo, kiu estis de araba origino.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo en Alcamo
  • Preĝejo San Francesco d’Assisi: konstruiĝis en 1348.
  • Preĝejo San Tommaso de la 15a jarcento.
  • Preĝejo Maria Santissima Assunta: la konstruaĵo originiale estas de la 14a jarcento.
  • Preĝejo S. Chiara
  • Preĝejo Sant’Oliva am Piazza Ciullo d'Alcamo, la centra parto de la urbo.
  • Kastelo de Alcamo.
  • Proksima Kastelo de Kalatubo

Vinkultivado ĉe Alcamo[redakti | redakti fonton]

Alcamo estas konata pro la vinoj, kiujn oni tie kultivas, partikulare pro la Bianco d'Alcamo.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

La poeto Ciullo d’Alcamo naskiĝis en la urbo. Inter 1231 kaj 1250 li skribis la poemon Rosa fresca aulentissima, kiu estas unu de la unuaj literaturaĵoj en la popola itala lingvo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]