Bibliografia Gazeto
Aspekto
(Alidirektita el Bibl. Gazeto)
Bibliografia Gazeto (en referencoj de samtempaj aliaj publikaĵoj ofte mallongigata "Bibl. Gazeto") estis kvaronjara eldonaĵo de Literatura Mondo en 1933; formato 15x22 cm; tuta paĝonombro 72.
Ĝin redaktis Kálmán Kalocsay, multe kunlaboris Lajos Tárkony (Totsche). Ampleksan lokon okupis la detalaj recenzoj, estis rubriko "Revuo de revuoj", informoj pri Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA), kaj tiel plu. De 1934 la Bibliografia Gazeto estis anstataŭata per la periodaĵo Lingvo Libro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Jarkolekto 1933[rompita ligilo] de Bibliografia Gazeto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo