Bihari Napló
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Bihari Napló (Bihara Taglibro) estas hungarlingva sendependa ĵurnalo en Distrikto Bihor aperanta en Oradea ekde 1990. Ĝi aperas dufoje en 8, trifoje en 16 paĝoj. Fondinta ĉefredaktoro: István Stanik, ĉefredaktoro: László Szűcs, vicĉefredatorino: Csilla Wagner. Ĝi aperis kiel la aldonaĵo de ĵurnalo Fáklya (fondita en 1946) ekde decembro 1970 sub ĉefredaktorado de András Lakatos.