Bioteknologia industria parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bioteknologia industri parko (BIP, ankaŭ nomita Bio-industria parko, Eko-industria grapolo) estas speciala formo de industria kvartalo, kio speciale okupiĝas pri biologia teknologio. Tiela industria kvartalo kutime gastigas grapolon da kompanioj, kiuj kune funkcias kiel biorafinejo aŭ biodistilejo. Biorafinejo estas biomasa ekvivalento de petrol-rafinejo, kie la kompanioj rafinas biomaterialojn kiel teraĵon aŭ uzitajn oleojn kaj produktas aron da bioproduktoj.