Bit Ĥilani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La aparta konstruaĵo en la plusupra dekstra parto de la palaco estas Bit Ĥilani.

La Bit Ĥilani (akada lingvo: Bīt-Ḫilāni) estis tipo de palaco, kiu unue estis atestita en norda Sirio, aperante poste en Anatolio, Mezopotamio kaj eble en la tuta Levanteno, sed ĉi tio estas disputata. La apero de la Bit Ĥilani estis plilongigita ortangula palaco kiu havis pordon meze de unu de la longaj flankoj.

Estis malkonvene pligrandigi Bit Ĥilani, do kelkfoje oni konstruis multajn da Bit Ĥilani apude.

Kolonoj[redakti | redakti fonton]

Estas scienca diskuto pri la graveco de kolonoj por la difino de la Bit Ĥilani. Gaku Takata argumentas ke la edifico priskribita en la asiriaj tekstoj havis kolonojn.[1] Ĉi tiu difino ekskluzivas sud-levanteniajn palacojn identigitajn kiel Bīt-Ḫilāni. Rami Arav en sia priskribo de palaco en Betsaida uzas difinon, kiu rigardis kolonojn kiel fakultativajn.[2]

Ankaŭ laŭ Lehmann kaj Killebrew la konstruaĵoj en Izraelo kaj Judeo ne estas Bīt-Ḫilāni, sed adaptaĵoj de la indiĝena plano de la "kvar-parta centra halo", uzata por domoj, turoj, citadeloj kaj ankaŭ palacoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gaku Takata, "Problems in the Chronology of the Iron Age IIA in Palestine and Research on Bīt-Ḫilāni", en Orient, 15 (2005).
  2. Rami Arav, "Bethsaida", en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 2006, 153.
  3. Gunnar Lehmann kaj Ann E. Killebrew, "Palace 6000 at Megiddo in Context: Iron Age Central Hall Tetra-Partite Residencies and the Bīt-Ḫilāni Building Tradition in the Levant", en Bulletin of the American Schools of Oriental Research, 359 (Aŭgusto 2010), 14.