Blanca Ovelar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanca Ovelar

Blanca Ovelar (naskiĝis la 2-an de septembro 1957 en Concepción, Paragvajo) estas paragvaja politikistino de la partio Partido Colorado. Ŝi estis ministro pri edukado kaj kulturo sub Nicanor Duarte Frutos. En 2008 ŝi kandidatiĝis kiel prezidentino.

Vivo

En 1981 ŝi laboris kiel instruistino. Poste ŝi studis en Asunción kaj diplomiĝis en 1991 kiel psikologo.[1]

De aprilo 2002 ĝis julio 2007 ŝi estis ministro pri edukado kaj kulturo. Kiel posteulo de sia partikolego Nicanor Duarte Frutos ŝi kandidatiĝis en aprilo 2008 kiel prezidentino de Paragvajo. En la baloto ŝin superis Fernando Lugo.

Referencoj

  1. Blanca Ovelar busca convertirse en presidenta de Paraguay (Associated Press, 16-a de aprilo 2008)