Saltu al enhavo

Blanka ĥionido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka ĥionido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥionidedoj Chionidae
Bonaparte, 1832
Genro: Ĥionido Chionis
J. R. Forster, 1788
Specio: Blanka ĥionido Ch. albus
Chionis albus
Gmelin, JF, 1789
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanka ĥionido (Chionis albus), konata ankaŭ kiel Granda ĥionidoNeĝa ĥionido, estas unu el du specioj de ĥionidoj. Ĝi kutime troviĝas surgrunde. Ĝi estas la ununura surtera birdospecio de Antarkto.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Fluganta ĥionido.

La blanka ĥionido estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendit eldono de la veko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin en novan genron Vaginalis kaj stampis la duvortan nomon Vaginalis alba.[2] Gmelin bazis sian priskribon sur la "white sheath-bill" kiu estis priskribita kaj bildigita en 1785 de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds .[3] Latham erare kredis, ke la birdo estis trovita en Novzelando. La tipa loko estis markita kiel Malvinoj fare de Wyndham Knatchbull-Hugessen kaj Charles Chubb en 1912.[4][5] La Blanka ĥionido estas nun metita en la genron Chionis, kiu estis enkondukita en 1788 fare de la germana natursciencisto Johann Reinhold Forster.[6][7] La genronomo estas el Antikva greka ĥiōn kun ls signifo de neĝo. La specia epiteto albus estas Latina kun la signifo "blanka".[8] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspeciojn.[7]

Blanka ĥionido.

Blanka ĥionido estas ĉirkaŭ 380-410 mm longa, kun enverguro de 760-800 mm. Ĝi estas pure blanka escepte ĉe sia rozkolora, karunkla vizaĝo; ĝia Latina nomo tradukeblas kiel "blanka neĝo".[9]

Ĥionidoj pasigas 86% de sia tago plukante manĝaĵojn kaj la ceteran 14% ripoze.[10]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Blanka ĥionido vivas en Antarkto, Skotia Arko, Sudaj Orkadoj, kaj Sud-Georgioj. La ĥionidoj kiuj vivas plej sude migras norden vintre.[1]

La Blanka ĥionido ne havas retajn piedojn. Ili trovas siajn manĝaĵojn surtere. Ĝi estas ĉiomanĝantaj kadavromanĝantoj kaj kleptoparazitoj, kiuj manĝas preskaŭ ĉion ajn. Ili ŝtelas vomitajn krilon kaj fiŝojn el pingvenoj kiam ili nutras siajn idojn kaj iliajn ovojn kaj idojn se estas oportuno. Ĥionidoj manĝas ankaŭ kadavraĵojn, bestofekaĵojn kaj se eblas homan rubon. Oni scias, ke ili manĝas vermojn kiuj estis vivantaj en intesto de Antarkta pingveno.[9]

Ĥionidoj estas aktivaj plukante manĝaĵojn dum proksimume 38% de la tago, 20% manxgante sian predon, 23% ripoze, 14% en variaj aliaj aktivaĵoj, kaj la finan 3% en lukta kutimaro.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Briggs, Mike. (2004) The Encyclopedia of World Wildlife. Parragon Publishing. ISBN 1-4054-3679-4.
  2. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  3. Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby, p. 268–269; Plate 89.
  4. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  5. Brabourne, W.. (1912) The Birds of South America. London: R.H. Porter.
  6. Forster, Johann Reinhold. (1788) Enchiridion historiae naturali inserviens, quo termini et delineationes ad avium, piscium, insectorum et plantarum adumbrationes intelligendas et concinnandas, secundum methodum systematis Linnaeani continentur (latine). Halae: Prostat apud Hemmerde et Schwetschke.
  7. 7,0 7,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 17a de Oktobro 2022 .
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n101/mode/1u101], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n40/mode/1u40]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. 9,0 9,1 Lynch, Wayne. (26a de Septembro, 2001) The Scoop on Poop. Fifth House Books. ISBN 1-894004-59-0.
  10. 10,0 10,1 (1996) “Foraging Ecology of Pale-Faced Sheathbills in Colonies of Southern Elephant Seals at King George Island, Antarctica (La Ecología de la Alimentación de la Chionis alba en los Harenes de Elefantes Marinos en la Isla King George, Antarctica)”, Journal of Field Ornithology 67 (2), p. 292–299.