Blankkapa presbito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La blankkapa presbito (Presbytis leucocephalus) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en la gubernioj Fusuj, Ĉongzŭo, Longĝoŭ kaj Ningming de Gŭangŝji, Ĉinio, kun areo de pli ol 200 kvadrataj kilometroj. Laŭdire en tiu malvasta regiono ekzistas nur kelkcentoj da blankkapaj presbitoj. La presbito havas longan korpon kaj maldikajn kaj longajn membrojn. Ĝia vosto estas 1.5-oble longa kiel ĝia korpo kaj la korpo pezas ĉ. 10 kilogramojn. Ĝiaj kapo, kolo, supraj partoj de la ŝultroj kaj vostofino portas malmultajn blankajn harojn. Kaj sur la verto kreskas tufo da haroj blankaj kaj longaj.

La blankkapa presbito estis trovita en la komenco de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Komence oni opiniis, ke ĝi estas aparta specio, sed ekde la 1980-aj jaroj oni opinias, ke ĝi apartenas al subspecio de la nigrafolia presbito (Presbytis francoisi). Ili kutime loĝas en kalkoŝtonaj montoj kaj vivas are. Ĉiu aro konsistas el unu plenkreska virpresbito kaj kelkaj presbitinoj kaj idoj. Nokte ili dormas en ŝtonkavernoj aŭ ŝtonfendoj. Frumatene ili iras serĉi nutraĵojn, tiam la plenkreska virpresbito ĉiam iras fronte. Matene ili estas tre viglaj. Tagmeze ili ripozas en ombro de arboj. Kaj vespere manĝinte ili reiras al siaj loĝejoj. Iliaj manĝaĵoj estas ĉefe arbofolioj, sovaĝaj fruktoj. ĝermoj kaj floroj. La blankkapa presbito estas lerta en grimpado, eĉ sur klifo ĝi moviĝas libere kaj facile.

La presbito povas generi tutjare. Ĝenerale en printempo la presbitino naskas, ĉiufoje, unu idon. La ĵus naskita ido pezas malpli ol 500 gramojn, ĝia korpo prezentiĝas helflava. Kun kreskado la hara koloro de juna presbito iom post iom ŝanĝiĝas. La blankkapa presbito estas rara besto trovita antaŭ nelonge en Ĉinio. Laŭdire, eksterlande neniu muzeo havas ĝian specimenon. por ne paroli pri montrado de la besto. Efektive ĝia nombro estas pli malgranda ol tiu de la granda pando. Vere rara ĝi estas.