Blood Diamond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blood Diamond
filmo
Originala titolo Blood Diamond
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 dec. 2006, 25 jan. 2007
Ĝenro filma dramo, milita filmo, agfilmo, aventura filmo, suspensa filmo
Kameraado Eduardo Serra
Reĝisoro(j) Edward Zwick
Produktisto(j) Marshall Herskovitz • Graham King • Edward Zwick
Scenaro Charles Leavitt
Filmita en Sud-Afriko
Loko de rakonto Sud-AfrikoLiberio
Muziko de James Newton Howard
Rolantoj Leonardo DiCaprio • Jennifer Connelly • Djimon Hounsou • Arnold Vosloo • Michael Sheen • Ato Essandoh • David Harewood • Jimi Mistry • Marius Weyers • Ntare Mwine • Stephen Collins • Winston Ntshona • Basil Wallace • Gaurav Chopra • Kagiso Kuypers • Clare Holman • Sam Elliott
Produktinta firmao Warner Bros. 
Bedford Falls Productions 
Virtual Studios 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr
La ludado fare de Leonardo DiCaprio en la filmo estis partikulare laŭdita de plej el la kritikistoj.

Blood Diamond (Sangodiamanto) estas german-usona politika milit-intriga filmo de 2006 kun-produktorita kaj reĝisorita de Edward Zwick, en kiu stelulis Leonardo DiCaprio, Jennifer Connelly kaj Djimon Hounsou en la ĉefaj roloj, dum ankaŭ la barata televida aktoro Gaurav Chopra stelulas en mallonga rolo. La titolo referencas al sangodiamanto, kiuj estas diamantoj elminejitaj en militareoj kaj venditaj por financi armitajn konfliktojn, kaj tiele profitaj el militsenjoroj kaj diamantaj kompanioj tra la tuta mondo.

La agado okazas dum la Sieraleona Enlanda Milito en 1991–2002, kaj la filmo priskribas landon terurigitan pro la lukto intee registaraj fideluloj kaj insurekciuloj. Ĝi montras ankaŭ multajn el la teruraĵoj de tiu milito, kiel la amputo fare de ribeluloj de manoj de personoj por malkuraĝigi ilin el voĉdonado en venontaj balotadoj.

La fino de la filmo, en kiu okazas konferenco pri la sangodiamantoj, referencas al historia kunsido kiu reale okazis en Kimberley, Sudafriko, en 2000. Ĝi kondukis al la disvolvigo de la Atestilskemo de Kimberley, kiu klopodis atesti la originon de krutaj diamantoj por bremsi la komercon de konfliktaj diamantoj, sed ekde tiam ĝi estis ĝenerale abandonita kiel neefika.

La filmo ricevis miksajn sed ĝenerale favorajn rezencojn, kun laŭdoj direktitaj ĉefe al la ludadoj fare de DiCaprio kaj Hounsou; Ili estis nomumitaj por Oskar-premioj por la plej Bonkvalita Aktoro kaj por la plej Bonkvalita Duaranga Aktoro, respektive.